William Henry Fox TALBOT (1800-1877) estis angla kemiisto, matematikisto, orientalisto, historiisto kaj inventisto, en 1841, de la procezo talbot-tipa pri fotografia revelacio, antaŭa al la negativa/pozitiva procezo. Li estis rimarkinda fotisto, kiu donis grandajn kontribuojn por la disvolviĝo de la fotografio kiel artisma medio. Lia elpensaĵo estis la antaŭaĵo de la fotogravuraĵo, kiu estis foto-mekanika procezo, kie ia kupra plato estas kovrita de lumsensebla gelateno, kaŭzante la reproduktadon de la detalaj tonoj de la fotografio.